La respondeca R-ano decidis doni la LiMERIKan premion al ĉiuj partoprenintoj en la konkurso. La premiitoj rajtas verki (kaj publikigi ĉi-bloge) la unuajn frazojn en la historio de la respublika lingvo esperanto uzantajn la sekvan, premian neologismon:
kamund'i: (ntr.) grati al si la dekstran orelon per la liva mano aŭ inverse [el la ĉina kang kaj la angla maundy, kun tute aliaj kaj apartaj signifoj].
Ekzemploj:
Ĉu kamundi aŭ ne kamundi, – tiel staras nun la demando. [Jorge]
***
Mi kiel premiito tuj uzas la rajton uzi la neologismon en frazo, kiu klare montras la limigojn de la neologismo: Karulino, mi volonte kamundus vin, sed ĉar ĝi estas netransitiva... [Francisco Javier Moleón] [Noto de la Respubliko: similajn limigojn havas la netransitivaj (t.e. senobjektaj) verboj "danci", "terni", "kabei"...]
Via belo, kara, logas profunde
kaj mi vin ja volas tuŝi kamunde.
Sed respublika verdikto:
“kamundi vin” estas delikto!
Tial kamundu vi mem abunde.
[FJM]
***
Jen mia unua uzo de mia gajnata neologismo: Mia tajloro estas riĉa kaj kamundas. Por ke ĝi estu en la unua leciono de esperanto ;-)
[Manolo]
***
Iam ŝi lian koron vundis
kaj ŝajne la vundo profundis.
Kiam vidis lin virin'
kaj klopodis flirti lin,
nervoze senĉese kamundis.
[Farri]
***
Moleón, mi vin petas kredi
ke ja Respublik' devas cedi
kamundon permesi,
ĉar ne eblas ĉesi
kamundi, samkiel oscedi.
[Farri]
***
Averto: simile al la verbo "oscedi", povus okazi ke ankaŭ la vorto "kamundi" nerimarkate kaŭzus en la leganto aŭ uzanto la fenomenon kiun la vorto mem priskribas.