25/7/09

la unua MK en Kadizo

De la 16a ĝis la 19a de julio 2009 okazis en Kadizo (Andaluzujo, Hispanujo) la unua MK (Monda Kongreso) de la Esperanta Respubliko.




Hsiu-Chen Huang (Ministrino pri Buĝeto, Fisko, Financoj kaj Bakŝiŝoj) kaj Riitta Hämäläinen (Prezidentino de la Esperanta Respubliko kaj Ministrino pri Militaj Aferoj) pripensas solvon por la eksterordinara situacio de polpoj en garaĝoj.




Jussi Liski (Boprezidento kaj Ministro pri Bemoloj kaj Betonigo) kaj Jorge Camacho (Ministro pri Seksaj, Eklipsaj kaj Eksteraj Rilatoj kun la Esperanta Civito) plene analizas kaj ilustras la sekvojn de unusemajna striko de islandaj kaktoj.


Prepare al la MK, de la 2a ĝis la 5a de julio 2009 okazis en Malago la unua AMK (AntaŭMondKongreso). Jen ĝia NAK (neloka AMoKa komitato), Miguel Gutiérrez, Ministro pri Sferoj Dek, Liven 10 kaj Aliaj Pseŭdonomoj.

Pliaj informoj pri la unua AMK ĉe:

http://jorgecice.blogspot.com/2009/07/kiel-mi-malkongresis.html

18/3/09

rilatoj kun Seborgo

István Ertl, kadre de la plenumado de siaj devoj kiel Ministro In Partibus Infidelium, Ceteris Paribus, Pro Domo kaj Postdomo, proponas ke nia Respubliko senprokraste starigu diplomatiajn rilatojn kun:

La Registaro de la Antikva Princujo Seborga, kaj kun Lia Treminda Moŝto Princo Giorgio la Unua:



22/10/08

sciigo de la Ministro Ertl

István Ertl, kadre de la plenumado de siaj devoj kiel Ministro In Partibus Infidelium, Ceteris Paribus, Pro Domo kaj Postdomo sciigas:

"1. Laŭ informo de mia belga kolego kunministra, la reĝo de Belgoj hodiaŭ abdikis. Flandrujo sendependiĝas. Valonujo sendependiĝas. Bruselo sendependiĝas. La cetero de la lando petas aliĝon al nia Respubliko. Vd. bildon ("cetero.de.belgujo"):


2. Post la disfalo de la Centra Oficejo, dokumentita en la prarespublikisma verko "La Postdomo"*, la Estraro de UEA decidis konstrui novan CO sur Tereno Aspremont. Vd. bildon ("aspremont")
:


3. La Akademio de Esperanto, por finofare decidi la "io/ujo"-diskuton, decidis observi konkretan terpecon dum signifa daŭro. Fine de la daŭro, oni konstatos ĉu ĝi iĝis io aŭ ujo. Vd. bildon ("ujo.io")
:


4. Antaŭvide al sia forpaso, la t.n. Civito establis la limojn de sia planata cenotafejo. Vd. bildon ("cenotafejo"):

30/9/08

Romanco pri la gripa grupo

Jen filmeto (filmita en la hejmo de geministroj Huang kaj Camacho) por la naskiĝtago de la Prezidentino de la Esperanta Respubliko kaj Ministrino pri Militaj Aferoj. La poemo legeblas en la poemaro Koploj kaj filandroj, eldonita de Mondial.

14/4/08

Rekomendo 00002 pri Festotago (14a de aprilo)

La Oficiala Festotago de la Esperanta Respubliko (en la ekzilo) estas la 14a de aprilo, omaĝe al la Dua Hispana Respubliko (1931-1939), sen ajna rilato kun la mortotagoj de Zamenhof, Lincoln, Titaniko kaj aliaj pioniroj.

6/4/08

Far Ŝi Tao, la ĉina poeto


En HeKo (= Silfer Kokerikas) n-ro 349 6-B (http://esperantio.net/index.php?id=518) "oni" parolas pri poemo de ĉina poeto "By Shi Tao". Unu el la kontraŭsilferaj detektivoj de la Respubliko guglis tiun nomon kaj plen-amuze malkovris, ke temas pri "Shi Tao", kaj ke iu stultulo kun diplomo jen mal- aŭ mis- aŭ ne- komprenis ke "by" ne estas unu el la nomoj, sed prepozicio de la angla lingvo!


Menciindas krome, ke plej bona formo en esperanto de "By Shi Tao" povus esti "Far Ŝi Tao"; en la hispana, "Por Shi Tao"; kaj en la ĉina, pinjine, "Yóu Shi Tao"! Aldone eble indus esplori, ĉu li estas parenco de Lordo By Ron.


Cetere, Libera Folio jam pli frue menciis la ĉinan nereĝimiston kaj poeton:


http://www.liberafolio.org/2007/ipernityesperanto/