12/12/12

R-anoj (Respublikanoj)



Fondintaj R-anoj (alfabet-orde):

1 Jorge Camacho, Ministro pri Seksaj, Eklipsaj kaj Eksteraj Rilatoj kun la Esperanta Civito (Dokumento 00003)
2 Nuria Cano, Ministrino pri Transporto inter Bilbao, Santandero kaj Kikerlando
3 Miguel Fernández, Ministro pri Tujaj Buraskoj kaj Sonoraj Soloj (Dokumento 00002)
4 Miguel Gutiérrez, Ministro pri Sferoj Dek, Liven 10 kaj Aliaj Pseŭdonomoj
5 Riitta Hämäläinen, Prezidentino de la Esperanta Respubliko kaj Ministrino pri Militaj Aferoj
6 Hsiu-Chen Huang, Ministrino pri Buĝeto, Fisko, Financoj kaj Bakŝiŝoj
7 Jussi Liski, Boprezidento kaj Ministro pri Bemoloj kaj Betonigo
8 Montserrat Martí, Ministrino pri Ratifado kaj Aliaj Likvoroj
9 Abel Montagut, Ministro pri Kanta Briĝo kaj Universe Famaj Arkeoj
10 Carmen Muñoz, Ministrino pri Transporto inter Madrido, Santandero kaj Katina Kaporalo
11 Gonçalo Neves, Ministro pri Saŭdado kaj Senkorpa Mistero
12 Joxemari Sarasua, Ministro pri Jozefaj Potaĵoj kaj Sun-Okulvitroj
13 Pedro Ullate, Ministro pri Amas- kaj Malamas-Loĝejoj
14 Antonio Valén, Ministro pri Misvojoj, Neurĝaj Aferoj kaj Sakrado Hispanlingva, kaj Supera Veziro de la Esperanta Respubliko


Novaj R-anoj (alven-orde; bv informi pri Viaj Plena Nomo kaj Posteno):

15 Bertilo Wennergren, Ministro pri Formikofikado
16 Per Aarne Fritzon, Ministro pri Fraŭdo kaj, en militaj tempoj, Grandmarŝalo
17 István Ertl, Ministro In Partibus Infidelium, Ceteris Paribus, Pro Domo kaj Postdomo
18 Steven Brewer, Ministro pri Sidado sur la Klozeto ĝis la Kruroj Endormiĝas
19 Harri Laine, Ministro-Generalisimo pri Kabinetaj kaj Kabanetaj Servoj kaj Prezidantego de la Sufiĉe Alta Kortumo
20 Reinaldo Marcelo Ferreira, Ministro pri Sinistraj, Drastaj kaj Bombastaj Aferoj
21 Bjørn A. Bojesen, Ministro pri Harfendado kaj Abortaj Rimoj
22 Karles Berga, Ministro pri Analizo de Kristnaskopapaj Esperantovortoj
23 Manuel Pancorbo Castro, Ministro Gardisto de la Vinkelo kaj Umejestro
24 Nicola Ruggiero, Ministro pri Ebria Lingvo kaj Anĝelsekso
25 Francisco Javier Moleón, Ministro pri Pandemo Nia, Pan' de Monio, Pan' Demonia kaj eĉ Pandemonio
26 Ale(jandro) Cossavella, Ministro pri L' O
27 Felip Artero i Lozano, Ministro pri Postebrioj kaj Aspirinoj
28 Kalle Kniivilä, Unua kaj Unika oficiale deklarita Persono Ne Grata de la Esperanta Respubliko en la tuta universo (Rekomendo 00001,5)
29 Yves Bellefeuille, Ministro pri Insultaj Rilatoj kun Enuesko
30 Gerrit Berveling, Ministro Verbi Divini et Profani (Dokumento 00001)
31 Christopher Zervic, Advokato Ĝenerala kaj Kanceliero de la Vetero
32 Filipo X, Ministro pri Prokrastado
33 Jevgenij (Eŭgeno) Belkin, Ministro pri Pigreco, Nenifarado kaj Enuo
34 Mehdi Martin, Metaprezidanto de l' Asocio de Asocioj kaj i.m.a. Prezidanto de Prezidantoj

35 Glebo Malcev, Ministro pri E-bruaj kaj E-briaj Aferoj
36 Valentin Melnikov, Ministro pri Kulturo kaj Malkulturo, Ĉefa Sanitaro de Arbaroj kaj Ĉefa Ekzekutisto

37 Tacuo Huĝimoto, Gubernatoro je la Ekstrem-Orienta Kolonio, precipe Japanujo, kun rezidejo en Kioto.
38 Masumi Huĝimoto, Ministrino pri la Universala Pensmetodo laŭ Mandalo

39 Jorge Luis Gutiérrez, Ministro pri -Ata/-Itaj Aferoj
40 Ralph Dumain, Ministro pri Klitorlekado
41 Federico "Goberiko" Gobbo, Ministro pri Lingvisteda Informatiklo kaj Ĥameleona Kabeuntismo
42 Miĉjo Ajnulo el Usono, Ministro pri Fikulturo kaj Aliaj Turoj
43 Toño del Barrio, Adekvate Salajrata Supersekretario de la Kvartalo
44 Herbert Mayer, Ministro por la Fosado de nia Sulko
45 Trevor Steele, Ministro pri Informado kaj Aliaj Mensogoj
46 Lucjo Tondito, Ministro pri Konsoloj de Kapitulacaj Kortumultoj
47 Jakvo Schram, Guberniestro pri Flagoj, Simboloj, Flandraj Leonoj kaj Forta Belga Biero
48 Gunnar Gällmo, Ministro pri Promesoj Neniam Plenumotaj
49 Ferriol Macip i Bonet, Ministro pri Defendo kaj Ofendo
50 Loren Mitchel, Memnomumita Alta Protektanto Kontraŭ Memnomumitaj Altaj Protektantoj Kontraŭ Altaj Protektantoj de Kongresoj, kaj Altestimata Anstataŭigita Ekzekutoto
51 Alex Humet, Ministro pri Trinkado kaj eĉ Drinkado de Vino el Bekkruĉo
52 Inge Kacman, reprezentanto de la laboristaro (tio estas, nune, nure kaj sole li mem)
53 Juan Jacobo Schmitter, Ministro pri Imprimaturoj, In-Primat-Uroj, pri Maturoj, Primaj Turoj, kaj pri Matu, Roj'. Ahoj!
54 Masakato, Ministro pri Katologoj kaj Katalogoj

55 A Giridhar Rao, Raĝo de Umado kaj Rumado
56 Andreas Künzli, Ministro pri Disciplinado de Stranguloj, Fuŝuloj kaj Fantaziuloj en la Esperanto-Movado
57
La unua Grafo en Esperanto, Generalisimo de la Neniecaro
58
Vera Barandovská-Frank, Ministro por Ceteraj Aferoj (Minister Rerum Ceterarum), kun rajto uzi en siaj leterpaperoj la mallongigon MRC

36 comentarios:

Bertilo dijo...

Mi petas la moŝtan ministraron akcepti mian humilan aliĝon al la Respubliko. Mi pretas - se la popolo tion deziros - akcepti postenon kiel ministro pri formikofikado.

Bertilo

fritzon dijo...

Mi senhezite rapidas stariĝi sub la Respublika standardo, tiel klare deklarante mian pozicion fronte al la neevitebla konfliktego inter la Esperantujaj civilizacioj. Okaze de milito mi pretas servi kiel Grandmarŝalo. En pli pacaj tempoj mi akceptos plenumi la devojn de Ministro pri fraŭdo. Al gloro kaj prospero!

- Per Aarne Fritzon

pistike65 dijo...

Mi degnas mendi postenon de Ministro In Partibus Infidelium, Ceteris Paribus, Pro Domo kaj Postdomo.
Kun afabla bonvolemo
Istvan Ertl

Steven Brewer dijo...

Mi pretas servi kiel "Ministro pri Sidanta sur la Klozeto ĝis la Kruroj Ekdormiĝas".

Elkore salutas,

Steven BREWER

Anónimo dijo...

La Respubliko finfine fondita, kia maldisreviĝo! Mi humile proponas miajn servojn sur la posteno de Ministro-Generalisimo pri Kabinetaj kaj Kabanetaj Servoj kaj Prezidantego de la Sufiĉe Alta Kortumo. Longe vivu la Respubliko!

Harri Laine

Anónimo dijo...

Karaj Moŝtuloj,

Ĉar en mia ŝlima kaj osceda vivo mi faras neniegon, mi proponas min kiel Ministron pri Sinistraj, Drastaj kaj Bombastaj Aferoj. Se la Esperanta Respubliko iam degeneros aŭ kolapsos pro manko de aktivaj, laboremaj civitanoj, mi proprainiciate fondos EŜ (Esperantan Ŝviton).

Reinaldo Marcelo Ferreira

Bjørn dijo...
El autor ha eliminado esta entrada.
Bjørn dijo...

Unue mi dubetis mian indon troviĝi inter tiel eminenta aro, sed finfine mi ne povas rezisti la tenton aparteni al grupaĵo kies du oficialaj lingvoj identas kun la fremdlingvoj de mia koro.

Ĉu vi akceptas min, Poegoj, kiel ministron pri harfendado kaj abortaj rimoj?

– Bjørn A. Bojesen

Karles dijo...

Alteestimataj muŝtoj de la freŝbakita Esperanta Ranpubliko,
nenio pliĝojigos min ol havi honoran postenon ene de la nova ŝtatumesko. Sub via konsento mi povus fariĝi ministro pri analizo de kristnaskopapaj esperantovortoj.

Manolo dijo...

Salutojn r-anaj kamaradoj! Mi pretas plenumi la laborojn de Gardisto de la Vinkelo kaj Umejestro.

Longa vivo al Respubliko!

Manuel Pancorbo Castro

Nicola Ruggiero dijo...

Mi pretus servi la Respublikon akceptante postenon kiel ministro pri ebria lingvo kaj anghel-sekso.

Nicola Ruggiero

fjmoleon dijo...

Mi senhumile k fidoplene proponas mian kandidatecon kiel "Ministron pri Pandemo Nia, Pan' de Monio, Pan' demonia kaj ech Pandemonio".

Francisco Javier Moleón

Anónimo dijo...

Mi, kiel transnacia esto, ne povas peti aux akcepti ajnan oficialan postenon, cxar mi ecx cxi tiun respublikon (de mi tiom amatan)ne povas defendi (hodiaux mi vekigxis Zamenhofa). Sed, kiel triamonda malfaremulo, mi akceptas volonte ajnan titolon proponitan de la plej altaj instancoj. Dankon kaj amon senliman. Respublikane via,
Ale

Manolo dijo...

Bonege! Mi oni jam akceptis min... mi senpacience atendas mian "ratafiigon" :-D

Yves Bellefeuille dijo...

Estus al mi granda honoro esti ministro pri insultaj rilatoj kun Enuesko.

Yves Bellefeuille

Capital Z dijo...

Christopher Zervic metas sin je la dispono de la respubliko en la posteno de Advokato Ĝenerala kaj Kanceliero de la Vetero.

Mi prognozas ke morgaŭ, estos suno en la Respubliko. Kaj severaj punoj por ofendintoj.

fajrema larso dijo...

kun granda responso mi alprenos posedon: Ministro pri Pigreco, nenifarado kaj Enueco... MI ege spertas je tiaj aferoj...

Respekte Eŭgeno Belkin

filipo dijo...

Mi iam petos al la gravulaj moŝtoj de la iama Esperanta Respubliko, ke mi estu iam akceptota kiel ministro pri prokrastado. Mi iam kontribuos ion al la iam venontaj planoj.

fajrema larso dijo...

сообщение: Kun granda responso mi alportos posedon de
Ministro pri Pigreco, Nenifarado kaj Enuo...
Cxar mi ege spertas je tio...

Respekte Jevgenij Belkin

Martin dijo...

Mi kontrauxvole akceptas ankoraux unu postenon, nome tiun de Metaprezidanto de l' Asocio de Asocioj. En malhavaj, malpacaj aux militaj tempoj mi akceptas - post iom da persvado, evidente - ankaux titolon de Fiska Fasko Fiaska, kaj en paca printempo mi auxtomate kaj demokrate farigxas Cxef'roj'al'isto de l' Respubliko.
Amike via
Prezidanto de Prezidantoj
# :-)
Mehdi Martin Strid
Cxefrojalisto

urutoraman dijo...

Mankas la ministro pri E-bruaj kaj E-briaj aferoj. Mi honeste proponas min.

Glebo Malcev

Валентин dijo...

Mi pretas kunigi la postenojn de Ministro pri Kulturo k Malkulturo, Cxefa Sanitaro de Arbaroj k Cxefa Ekzekutisto.
Mi estas senkompata! (c)

Valentin Melnikov

Jorge Luis dijo...

Mi ĝoje volas aliĝi al la plej moŝta ranpubliko, kiel ministro de ata/itaj aferoj.

Se konfirmita/ata la postenon, b.v. sciigu min kie mi povas ricevi la pagon pro mia ŝvitiga laboro.

Ralph Dumain dijo...

Finfine, lando kiu meritas patriotisman fidelecon. Mi aspiras al posteno en fako en kiu mi ekspertas: Ministro de Klitorlekado.

Micxjo dijo...

Saluton kaj gratulon! Mi volontas servi kiel Ministro pri Fikulturo. Ankaux mi pretas prilabori turojn krom tiuj de fikuloj.

Anónimo dijo...

Mi volonte disponigus al la glora Esperanta Respubliko miajn modestajn talentojn kiel Ministro por la Fosado de nia Sulko.

Herbert Mayer

Anónimo dijo...

Moŝtaj registaranoj, mi humilege proponas al vi la kreo de Ministerio pri Konsoloj de Kapitulacaj Kortumultoj, kiun mi estrus kun plezuro, se la Respubliko tion dezirus ! Sincere via, Lucjo Tondito.

Anónimo dijo...

Elstaraj respublikaj moŝtoj, bonvolu akcepti mian proponon krei ministerion pri defendo kaj ofendo, pri defendo min subtenas kaj helpas kapitan' verdulo, pri ofendo mi planas subaĉeti la Verdan Armeon.

La Majstro benu la Respublikon!

Ferriol Macip i Bonet

Loren Mitchel dijo...

Mi humile petas la Respublikon akcepti mian longe pripensitan aliĝon kaj mian sinproponon kiel Memnomumita Alta Protektanto Kontraŭ Memnomumitaj Altaj Protektantoj Kontraŭ Altaj Protektantoj de Kongresoj.

Mi ĝoje akceptus, honore al mia persona alta protektanto Sir William Schwenck Gilbert kaj al la Ĉefa Ekzekutisto de la Respubliko, krome la postenon de Altestimata Anstataŭigita Ekzekutoto.

- Loren Mitchel

Anónimo dijo...

Multe da estroj, ministroj kaj postenuloj en cxi tiu respubliko. Kie estas la nuraj civitanoj (pardonu la esprimon)? Kiu laboros por la subteno de la respubliko? Mi do proponas min nura "civitano" de la e-respubliko. Nu, bone, se la posteno vakas, mi povas reprezenti la laboristaron (tio estas, nune, nure kaj sole mi mem).

Inge Kacman

Anónimo dijo...

Mi pretas igxi ministro pri imprimaturoj, in'-primat'-uroj, pri maturoj, primaj turoj, kaj pri matu, roj'. Ahoj!

Juan Jacobo SCHMITTER

Masakato dijo...

Mi min rekomendas kiel ministron pri katologoj kaj katalogoj.

गिरिधर | giridhar | గిరిధర్ dijo...

Vi ja certe bezonas Raĝon de Umado kaj Rumado, ĉu ne?

La grafo en esperanto dijo...

Ĉu vi havas Generalissimo de la neniecaro? Mi proponas min!
La neniecanoj de la tuta mondo, sub la flagoj!

La unua Grafo en Esperanto

Anónimo dijo...

Ve,ve,ve,
mi malkovris la paghon tro malfrue kaj chiuj gravaj postenoj jam estas okupitaj! Ne gravas, mi proponas min kiel Minister Rerum Ceterarum, do ministro pri ceteraj aferoj, kaj arogas al mi titolon MRC!
Kun salutoj
Vera Barandovská-Frank, MRC

Anónimo dijo...

Ve, ve, ve,
chiuj gravaj postenoj jam estas okupitaj! Mi proponas min kiel ministro por ceteraj aferoj (Minister rerum ceterarum) kaj petas pri rajto uzi en miaj leterpaperoj mallongigon MRC!
Vera Barandovská-Frank MRC