31/7/10

Novaj R-anoj (Respublikanoj)



Novaj R-anoj (alven-orde; bv informi pri Viaj Plena Nomo kaj Posteno):

-->
15 Bertilo Wennergren, Ministro pri Formikofikado
16 Per Aarne Fritzon, Ministro pri Fraŭdo kaj, en militaj tempoj, Grandmarŝalo
17 István Ertl, Ministro In Partibus Infidelium, Ceteris Paribus, Pro Domo kaj Postdomo
18 Steven Brewer, Ministro pri Sidado sur la Klozeto ĝis la Kruroj Endormiĝas
19 Harri Laine, Ministro-Generalisimo pri Kabinetaj kaj Kabanetaj Servoj kaj Prezidantego de la Sufiĉe Alta Kortumo
20 Reinaldo Marcelo Ferreira, Ministro pri Sinistraj, Drastaj kaj Bombastaj Aferoj
21 Bjørn A. Bojesen, Ministro pri Harfendado kaj Abortaj Rimoj
22 Karles Berga, Ministro pri Analizo de Kristnaskopapaj Esperantovortoj
23 Manuel Pancorbo Castro, Ministro Gardisto de la Vinkelo kaj Umejestro
24 Nicola Ruggiero, Ministro pri Ebria Lingvo kaj Anĝelsekso
25 Francisco Javier Moleón, Ministro pri Pandemo Nia, Pan' de Monio, Pan' Demonia kaj eĉ Pandemonio
26 Ale(jandro) Cossavella, Ministro pri L' O
27 Felip Artero i Lozano, Ministro pri Postebrioj kaj Aspirinoj
28 Kalle Kniivilä, Unua kaj Unika oficiale deklarita Persono Ne Grata de la Esperanta Respubliko en la tuta universo (Rekomendo 00001,5)
29 Yves Bellefeuille, Ministro pri Insultaj Rilatoj kun Enuesko
30 Gerrit Berveling, Ministro Verbi Divini et Profani (Dokumento 00001)
31 Christopher Zervic, Advokato Ĝenerala kaj Kanceliero de la Vetero
32 Filipo X, Ministro pri Prokrastado
33 Jevgenij (Eŭgeno) Belkin, Ministro pri Pigreco, Nenifarado kaj Enuo
34 Mehdi Martin, Metaprezidanto de l' Asocio de Asocioj kaj i.m.a. Prezidanto de Prezidantoj
35 Glebo Malcev, Ministro pri E-bruaj kaj E-briaj Aferoj
36 Valentin Melnikov, Ministro pri Kulturo kaj Malkulturo, Ĉefa Sanitaro de Arbaroj kaj Ĉefa Ekzekutisto
37 Tacuo Huĝimoto, Gubernatoro je la Ekstrem-Orienta Kolonio, precipe Japanujo, kun rezidejo en Kioto.
38 Masumi Huĝimoto, Ministrino pri la Universala Pensmetodo laŭ Mandalo
39 Jorge Luis Gutiérrez, Ministro pri -Ata/-Itaj Aferoj
40 Ralph Dumain, Ministro pri Klitorlekado
41 Federico "Goberiko" Gobbo, Ministro pri Lingvisteda Informatiklo kaj Ĥameleona Kabeuntismo
42 Miĉjo Ajnulo el Usono, Ministro pri Fikulturo kaj Aliaj Turoj
43 Toño del Barrio, Adekvate Salajrata Supersekretario de la Kvartalo
44 Herbert Mayer, Ministro por la Fosado de nia Sulko
45 Trevor Steele, Ministro pri Informado kaj Aliaj Mensogoj
46 Lucjo Tondito, Ministro pri Konsoloj de Kapitulacaj Kortumultoj
47 Jakvo Schram, Guberniestro pri Flagoj, Simboloj, Flandraj Leonoj kaj Forta Belga Biero
48 Gunnar Gällmo, Ministro pri Promesoj Neniam Plenumotaj
49 Ferriol Macip i Bonet, Ministro pri Defendo kaj Ofendo
50 Loren Mitchel, Memnomumita Alta Protektanto Kontraŭ Memnomumitaj Altaj Protektantoj Kontraŭ Altaj Protektantoj de Kongresoj, kaj Altestimata Anstataŭigita Ekzekutoto
51 Alex Humet, Ministro pri Trinkado kaj eĉ Drinkado de Vino el Bekkruĉo
52 Inge Kacman, reprezentanto de la laboristaro (tio estas, nune, nure kaj sole li mem)
53 Juan Jacobo Schmitter, Ministro pri Imprimaturoj, In-Primat-Uroj, pri Maturoj, Primaj Turoj, kaj pri Matu, Roj'. Ahoj!
54 Masakato, Ministro pri Katologoj kaj Katalogoj
55 A Giridhar Rao, Raĝo de Umado kaj Rumado
56 Andreas Künzli, Ministro pri Analizado de Stranguloj, Fuŝuloj kaj Fantaziuloj en la Esperanto-Movado
57 La unua Grafo en Esperanto, Generalisimo de la Neniecaro
58 Vera Barandovská-Frank, Ministro por Ceteraj Aferoj (Minister Rerum Ceterarum), kun rajto uzi en siaj leterpaperoj la mallongigon MRC
59 Pedro A. Hernández Úbeda, Ministro pri Onidevusfariaĵoj kaj Amassinproponado
60 Lee, Ministro pri Hundoj, Ungotondiloj kaj Teo
61 Rimon, Ministro pri Inferaj Aferoj
62 Stephan Schneider, Ministro pri Mojosa kaj Malmojosa Frimozado
63 Gunnar R., Ministro pri Forfikuloj
64 Razeno, nur popolano, volanta diligente labori kaj pagi impostojn
65 Rafmagon, Funkciulo pri Perloj, Di-ari-mantoj kaj Aliaj Vomigaj Juveloj
66 Aleksks, Ministro pri Eksteraj Rilatoj kun la Ĵedaja Ordeno kaj la Malhela Flanko de la Forto, kaj Fakdelegito pri Misuzoj de Lumsabro
67 Pascal Blondiau ,
-->Ŝtatsekretariestro pri la Polvo sub la Mebloj
68 Antonio la Filozofo, Ambasadoro ĉe Bervalo kaj Interpretisto ĉe la princolando Seborga ("kiu estas en mia regiono").
69 László Vizi (Ladislao Vizi), Ministro de Primitivaj Brutoj ("iu mia kara samideano nomis min primitiva bruto, kaj la titolo ekplaĉis al mi").

51 comentarios:

Bertilo dijo...

Mi petas la moŝtan ministraron akcepti mian humilan aliĝon al la Respubliko. Mi pretas - se la popolo tion deziros - akcepti postenon kiel ministro pri formikofikado.

Bertilo

Per Aarne Fritzon dijo...

Mi senhezite rapidas stariĝi sub la Respublika standardo, tiel klare deklarante mian pozicion fronte al la neevitebla konfliktego inter la Esperantujaj civilizacioj. Okaze de milito mi pretas servi kiel Grandmarŝalo. En pli pacaj tempoj mi akceptos plenumi la devojn de Ministro pri fraŭdo. Al gloro kaj prospero!

- Per Aarne Fritzon

pistike65 dijo...

Mi degnas mendi postenon de Ministro In Partibus Infidelium, Ceteris Paribus, Pro Domo kaj Postdomo.
Kun afabla bonvolemo
Istvan Ertl

Steven Brewer dijo...

Mi pretas servi kiel "Ministro pri Sidanta sur la Klozeto ĝis la Kruroj Ekdormiĝas".

Elkore salutas,

Steven BREWER

Anónimo dijo...

La Respubliko finfine fondita, kia maldisreviĝo! Mi humile proponas miajn servojn sur la posteno de Ministro-Generalisimo pri Kabinetaj kaj Kabanetaj Servoj kaj Prezidantego de la Sufiĉe Alta Kortumo. Longe vivu la Respubliko!

Harri Laine

Anónimo dijo...

Karaj Moŝtuloj,

Ĉar en mia ŝlima kaj osceda vivo mi faras neniegon, mi proponas min kiel Ministron pri Sinistraj, Drastaj kaj Bombastaj Aferoj. Se la Esperanta Respubliko iam degeneros aŭ kolapsos pro manko de aktivaj, laboremaj civitanoj, mi proprainiciate fondos EŜ (Esperantan Ŝviton).

Reinaldo Marcelo Ferreira

musubana dijo...
Este comentario ha sido eliminado por el autor.
musubana dijo...

Unue mi dubetis mian indon troviĝi inter tiel eminenta aro, sed finfine mi ne povas rezisti la tenton aparteni al grupaĵo kies du oficialaj lingvoj identas kun la fremdlingvoj de mia koro.

Ĉu vi akceptas min, Poegoj, kiel ministron pri harfendado kaj abortaj rimoj?

– Bjørn A. Bojesen

Karulo dijo...

Alteestimataj muŝtoj de la freŝbakita Esperanta Ranpubliko,
nenio pliĝojigos min ol havi honoran postenon ene de la nova ŝtatumesko. Sub via konsento mi povus fariĝi ministro pri analizo de kristnaskopapaj esperantovortoj.

Manuel dijo...

Salutojn r-anaj kamaradoj! Mi pretas plenumi la laborojn de Gardisto de la Vinkelo kaj Umejestro.

Longa vivo al Respubliko!

Manuel Pancorbo Castro

Anónimo dijo...

Mi pretus servi la Respublikon akceptante postenon kiel ministro pri ebria lingvo kaj anghel-sekso.

Nicola Ruggiero

FJM dijo...

Mi senhumile k fidoplene proponas mian kandidatecon kiel "Ministron pri Pandemo Nia, Pan' de Monio, Pan' demonia kaj ech Pandemonio".

Francisco Javier Moleón

Anónimo dijo...

Mi, kiel transnacia esto, ne povas peti aux akcepti ajnan oficialan postenon, cxar mi ecx cxi tiun respublikon (de mi tiom amatan)ne povas defendi (hodiaux mi vekigxis Zamenhofa). Sed, kiel triamonda malfaremulo, mi akceptas volonte ajnan titolon proponitan de la plej altaj instancoj. Dankon kaj amon senliman. Respublikane via,
Ale

Manuel dijo...

Bonege! Mi oni jam akceptis min... mi senpacience atendas mian "ratafiigon" :-D

Anónimo dijo...

Estus al mi granda honoro esti ministro pri insultaj rilatoj kun Enuesko.

Yves Bellefeuille

Christopher Zervic dijo...

Christopher Zervic metas sin je la dispono de la respubliko en la posteno de Advokato Ĝenerala kaj Kanceliero de la Vetero.

Mi prognozas ke morgaŭ, estos suno en la Respubliko. Kaj severaj punoj por ofendintoj.

Anónimo dijo...

kun granda responso mi alprenos posedon: Ministro pri Pigreco, nenifarado kaj Enueco... MI ege spertas je tiaj aferoj...

Respekte Eŭgeno Belkin

Unknown dijo...

Mi iam petos al la gravulaj moŝtoj de la iama Esperanta Respubliko, ke mi estu iam akceptota kiel ministro pri prokrastado. Mi iam kontribuos ion al la iam venontaj planoj.

Anónimo dijo...

сообщение: Kun granda responso mi alportos posedon de
Ministro pri Pigreco, Nenifarado kaj Enuo...
Cxar mi ege spertas je tio...

Respekte Jevgenij Belkin

M. Strid dijo...

Mi kontrauxvole akceptas ankoraux unu postenon, nome tiun de Metaprezidanto de l' Asocio de Asocioj. En malhavaj, malpacaj aux militaj tempoj mi akceptas - post iom da persvado, evidente - ankaux titolon de Fiska Fasko Fiaska, kaj en paca printempo mi auxtomate kaj demokrate farigxas Cxef'roj'al'isto de l' Respubliko.
Amike via
Prezidanto de Prezidantoj
# :-)
Mehdi Martin Strid
Cxefrojalisto

urutoraman dijo...

Mankas la ministro pri E-bruaj kaj E-briaj aferoj. Mi honeste proponas min.

Glebo Malcev

Unknown dijo...

Mi pretas kunigi la postenojn de Ministro pri Kulturo k Malkulturo, Cxefa Sanitaro de Arbaroj k Cxefa Ekzekutisto.
Mi estas senkompata! (c)

Valentin Melnikov

Jorge Luis dijo...

Mi ĝoje volas aliĝi al la plej moŝta ranpubliko, kiel ministro de ata/itaj aferoj.

Se konfirmita/ata la postenon, b.v. sciigu min kie mi povas ricevi la pagon pro mia ŝvitiga laboro.

Ralph Dumain dijo...

Finfine, lando kiu meritas patriotisman fidelecon. Mi aspiras al posteno en fako en kiu mi ekspertas: Ministro de Klitorlekado.

Micxjo dijo...

Saluton kaj gratulon! Mi volontas servi kiel Ministro pri Fikulturo. Ankaux mi pretas prilabori turojn krom tiuj de fikuloj.

Anónimo dijo...

Mi volonte disponigus al la glora Esperanta Respubliko miajn modestajn talentojn kiel Ministro por la Fosado de nia Sulko.

Herbert Mayer

Anónimo dijo...

Moŝtaj registaranoj, mi humilege proponas al vi la kreo de Ministerio pri Konsoloj de Kapitulacaj Kortumultoj, kiun mi estrus kun plezuro, se la Respubliko tion dezirus ! Sincere via, Lucjo Tondito.

Anónimo dijo...

Elstaraj respublikaj moŝtoj, bonvolu akcepti mian proponon krei ministerion pri defendo kaj ofendo, pri defendo min subtenas kaj helpas kapitan' verdulo, pri ofendo mi planas subaĉeti la Verdan Armeon.

La Majstro benu la Respublikon!

Ferriol Macip i Bonet

Anónimo dijo...

Mi humile petas la Respublikon akcepti mian longe pripensitan aliĝon kaj mian sinproponon kiel Memnomumita Alta Protektanto Kontraŭ Memnomumitaj Altaj Protektantoj Kontraŭ Altaj Protektantoj de Kongresoj.

Mi ĝoje akceptus, honore al mia persona alta protektanto Sir William Schwenck Gilbert kaj al la Ĉefa Ekzekutisto de la Respubliko, krome la postenon de Altestimata Anstataŭigita Ekzekutoto.

- Loren Mitchel

Anónimo dijo...

Multe da estroj, ministroj kaj postenuloj en cxi tiu respubliko. Kie estas la nuraj civitanoj (pardonu la esprimon)? Kiu laboros por la subteno de la respubliko? Mi do proponas min nura "civitano" de la e-respubliko. Nu, bone, se la posteno vakas, mi povas reprezenti la laboristaron (tio estas, nune, nure kaj sole mi mem).

Inge Kacman

Anónimo dijo...

Mi pretas igxi ministro pri imprimaturoj, in'-primat'-uroj, pri maturoj, primaj turoj, kaj pri matu, roj'. Ahoj!

Juan Jacobo SCHMITTER

Masakato dijo...

Mi min rekomendas kiel ministron pri katologoj kaj katalogoj.

गिरिधर | giridhar | గిరిధర్ dijo...

Vi ja certe bezonas Raĝon de Umado kaj Rumado, ĉu ne?

La grafo en esperanto dijo...

Ĉu vi havas Generalissimo de la neniecaro? Mi proponas min!
La neniecanoj de la tuta mondo, sub la flagoj!

La unua Grafo en Esperanto

Anónimo dijo...

Ve,ve,ve,
mi malkovris la paghon tro malfrue kaj chiuj gravaj postenoj jam estas okupitaj! Ne gravas, mi proponas min kiel Minister Rerum Ceterarum, do ministro pri ceteraj aferoj, kaj arogas al mi titolon MRC!
Kun salutoj
Vera Barandovská-Frank, MRC

Anónimo dijo...

Ve, ve, ve,
chiuj gravaj postenoj jam estas okupitaj! Mi proponas min kiel ministro por ceteraj aferoj (Minister rerum ceterarum) kaj petas pri rajto uzi en miaj leterpaperoj mallongigon MRC!
Vera Barandovská-Frank MRC

Lee dijo...

Pro tio ke klare ne jam estas sufiĉe da ministroj, mi nun volas proponi min kiel “Ministro de Hundoj, Ungo-tondiloj, kaj Teo.” Mi esperas ke la pago estos sufiĉe alta por kompensi mian tempon.

Lusi Rimon dijo...

Mi pretas preni sur sin taskon de ministro pri inferaj aferoj.

Infersalute, Rimon

Stefo dijo...

Se la posteno ankoraŭ liberas, mi pretas transpreni la ministrecon pri mojosa kaj malmojosa frimozado.

Stefo dijo...

frimozi, vi ne konas frimozi? estas gravega ero de la esperanta kulturo! jen artikolo pri frimozi (kaj mojosa): http://www.jeb.org.uk/forumoj/index.php?t=msg&goto=773&S=e67501cf0261367c747f3884f3bc6ce3

mi forgesis indiki mian plenan nomon: Stephan Schneider. pardonu.

Stefo dijo...

kaj: dankon pro la posteno!!! kia honoro! longe vivu la respubliko!

Unknown dijo...

Mi volas esti la ministro pri forfikuloj.

Razeno dijo...

Mi vidas ke cxiuj volas esti nur ministroj. Cxu vi estas nepalanoj? En nepalo okazas simile, cxiuj volas esti ministro, ne por servi la landon aux popolon sed nur digesti sxtatan monujon.

Mi volas esti nur popolo, volas diligente labori kaj pagi imposton. Cxu mi rajtas?

Fortikaĵulo dijo...

Certe, vi rajtas Razeno!
Ĉu vi konas la faman romanon "La knaboj de la vojo Paal" ("A Pál utcai fiúk" - vojo kiu nuntempe ankoraŭ ekistas en Budapesto) verkita far Ferenc Molnár (1907)?

En tiu historio de knaboj, kaj por knaboj, la protagonistoj konstituis armeon en kiu ĉiuj estis oficiroj escepte de la povra simpla soldato Nemeksec...

Sed en la reala vivo ne ĉiuj povas komandi!

Kaj jes, vi pravas, kara Rezeno.

Saluton al ĉiuj,
Amike,

Irnerio

rafmagon dijo...

Mi petas aparteni en tiun elstaran respublikon lau tiu konsidero:

Funkciulo pri perloj, di-ari-mantoj kaj aliaj vomigaj juveloj

Anónimo dijo...

Saluton, mi solene kaj sendemande al iu ajn memnomumas Ministro pri eksteraj rilatoj kun la Ĵedaja Ordono kaj la Malhela Flanko de la Forto, kaj faka delegito pri misuzoj de lumsabro.

la Forto estu kun vi.

Aleksks

Nexuriant dijo...

Post longa preĝo por firmigi mian decidon, tenante la Respublikan flagon unuamane, la Zamenhofan fundamenton duamane kaj sanktajn pafilojn sangosoifajn aliamane, mi humile petas la honoron fariĝi ŝtatsekretariestro pri la polvo sub la mebloj.

Dankon pro via afabla atento.

Pascal Blondiau

La Filozofo dijo...

Saluton,

Mi proponas min kiel ambasadoron ĉe Bervalo kaj interpretisto ĉe princolando Seborga (kiu estas en mia regiono).
Mi povas ankaŭ sendi kariertabelon, sed nur en strikta dialekto de la Ligurio.

La Filozofo dijo...

Saluton,

Mi proponas min kiel ambasadoron ĉe Bervalo kaj interpretisto ĉe princolando Seborga (kiu estas en mia regiono).
Mi povas ankaŭ sendi kariertabelon, sed nur en strikta dialekto de la Ligurio.

Antonio

Jorge dijo...

Farite!

M. B. dijo...

Mi nomumas min Ministro pri Kvantuma Fiziko, Lugroj kaj Bugroj - kun bedaŭro, ke dum tiel longa tempo tiun absolute esencan postenon neniu okupis.

Amike,
Miguel Rocha Bento (Miĥaelo) - Porto Alegre (Porto-Alegro) - Brazilo