23/12/07

libro pri la Esperanta Ĉifito!!!


Sensacia novaĵo! Aperis en la merkato antropologia libro kiu klarigas pri respublika esplor-ekspedicio al altaj neĝlandoj, kiu rezultis en la malkovro de la mitologia Esperanta Ĉifito. Jen ni reproduktas la frontpaĝon.

13/12/07

3/10/07

Ljubomir Trifonĉovski, Nobel-Premio pri Matematiko





Ljubomir Trifonĉovski estas provizore la sola kandidato de la Esperanta Respubliko por la Nobel-Premio pri Matematiko.




Kandidato(j) + Noto + Meritoj

Ljubomir Trifonĉovski
6 / 237 / 83 / 5007 = (sume) 5333
http://esperantio.net/index.php?id=425

Por kalkuli, kiom influa(j) estas li kaj alia(j) kandidato(j) en la historio de la esperanto-matematiko, donu noton de 1 al 1.000.000, laŭ la sinsekvo: matene / tagmeze / vespere / nokte.





6/9/07

nehazarda simileco





















La supra foto, prenita el http://cxiesrevujino.blogspot.com/, konsternas la tutan Esperantujon. Kiuj vere estas tiuj maskitoj? Kial ili uzas lankaskojn? Kion ili pensas pri la akuzativo de direkto? ktp - jen kiajn demandojn la anoj de nia malpopolo faras al si. Sed atenta analizo de la bildo donas abundajn spurojn kaj indikojn por ekscii pri kiuj temas. Oni bonvolu kompari la kolorojn, dizajnon k.s. de la flago kun tiuj de la sekva simbolo:

3/9/07

La Esperanta Ĉifito

Multaj esperantanoj kaj esperantuloj jam aŭdis paroli pri la t.n. Esperanta Ĉifito. Lia identeco restadis longe mistera, enigma eĉ, al ĉiuj. Fine la spionaj servoj de la Esperanta Respubliko sukcesis akiri foton de nia plej fervora malamiko. Jen li: la Esperanta Ĉifito!!!


***

Kontraŭ Ĉifito kaj ĉiu malbonulo jen kapitan' verdulo!:

http://homepage.mac.com/farri/.Pictures/kapitanverdulo.png

La homaro dank' al lipovas dormi en harmoni' (ankaŭ protektas la Fundamenton)

[Farri]

***

1/9/07

Jen la premia neologismo kaj la LiMERIKaj premiitoj

La respondeca R-ano decidis doni la LiMERIKan premion al ĉiuj partoprenintoj en la konkurso. La premiitoj rajtas verki (kaj publikigi ĉi-bloge) la unuajn frazojn en la historio de la respublika lingvo esperanto uzantajn la sekvan, premian neologismon:

kamund'i: (ntr.) grati al si la dekstran orelon per la liva mano aŭ inverse [el la ĉina kang kaj la angla maundy, kun tute aliaj kaj apartaj signifoj].

Ekzemploj:

Ĉu kamundi aŭ ne kamundi, – tiel staras nun la demando. [Jorge]

***

Mi kiel premiito tuj uzas la rajton uzi la neologismon en frazo, kiu klare montras la limigojn de la neologismo: Karulino, mi volonte kamundus vin, sed ĉar ĝi estas netransitiva... [Francisco Javier Moleón] [Noto de la Respubliko: similajn limigojn havas la netransitivaj (t.e. senobjektaj) verboj "danci", "terni", "kabei"...]


Via belo, kara, logas profunde
kaj mi vin ja volas tuŝi kamunde.
Sed respublika verdikto:
“kamundi vin” estas delikto!
Tial kamundu vi mem abunde.

[FJM]


***

Jen mia unua uzo de mia gajnata neologismo: Mia tajloro estas riĉa kaj kamundas. Por ke ĝi estu en la unua leciono de esperanto ;-)


[Manolo]

***


Iam ŝi lian koron vundis
kaj ŝajne la vundo profundis.
Kiam vidis lin virin'
kaj klopodis flirti lin,
nervoze senĉese kamundis.

[Farri]

***


Moleón, mi vin petas kredi
ke ja Respublik' devas cedi
kamundon permesi,
ĉar ne eblas ĉesi
kamundi, samkiel oscedi.

[Farri]

***




Averto: simile al la verbo "oscedi", povus okazi ke ankaŭ la vorto "kamundi" nerimarkate kaŭzus en la leganto aŭ uzanto la fenomenon kiun la vorto mem priskribas.

27/8/07

LiMERIKo (plu!) kaj informo pri la premio

Mi amis ŝin brute, pasie –
kaj nun ŝin plu trovas nenie.
Ĉu eble forkuris?
Sen hont’ MIN forĵuris!?
Di’ volas, mi traktu ŝin – fie.

Eskapi mi povis, ho Dio,
de l’ naŭza forfuĝi bestio!
Sed nervoj min ronĝas,
en timon mi plonĝas:
kaptinte li traktos – kun fio.

Epilogo: Ĵurnalinformo: "Edzino buĉ-murdita de la edzo". Kaj ĉi tio milfoje kaj milloke.

Francisco Javier Moleón

***

Dum kreskas ĉe l' lim' eriko
jen okazas rime liko
simile poemaron
de Meva Maron.
Ĉu ni nomu ĝin limeriko?

Jorge



***
La premio de la Unua LiMERIKo estos unu neologismo, aparte kreenda por la gajninto. Tamen restas ankoraŭ decidi pri la ĵurio kaj la senata proceduro (fakte sen -ata kaj sen -ita).

***

Jen plia gut' limerika!:


Post granda alvoko publika,
kunvenas la rondo por-fika.
Haŭt-pluko efika,
ekscit' umbilika,
l' afer' ekfariĝas pub-lika!

Manolo

***

Sekvas ne limeriko, sed... liriko:


SIMBOLO

Peco de nokto
falis
ĉielo pli helas
ĉambro plenas je kisoj
en flugiloj de nokto
vento kantas
per viaj lipoj
pri ... tio ...
kion oni ne povas skribi
kaj elparoli
aŭskultante melodion
mi endormas
... sed daŭre sen vi

Princo

***

Kaj ankoraŭ plia :-D

Min ĝenas en pubo jukŝiroj,
min regas ve! grataj altiroj,
ĉu pikis min kuloj?
ĉu ronĝas min puloj?
Ne! Temas pri plago de ftiroj...

Manuel Pancorbo (aŭ Manolo)

***







6/8/07

Bonvenon al la unua LiMERIKo!

Bonvenon al la unua Literature Modesta Esperant-Respublike Internacia Konkurseto!
Unue verku kaj poste aldonu limerikon al jena blogero. Se vi ne scias kio estas limeriko, mendu pivon, Parnasan Gvidlibron ktp kaj eklernu iom da poetiko!
Pri premioj oni anoncos iam poste...

1

En luksa hotel' jokohama
kongresas geparo seks-ama:
preferindas milito
sen ripoz' sur la lito
ol la paca programo ĉiama.

2

Japanino surgrimpis Fuĵion
por renkonti la plej veran sion.
Krom doloraj muskoloj
kaj grupeto da poloj
sur la pinto ŝi trovis nenion.

Jorge Camacho

***

3

Audiĝis ennokte muĝsono,
mi vidis hundegon kun krono.
Mi estas miopa
kaj ne niktalopa...
Ĝi fakte ja estis leono!

Francisco Javier Moleón

***

4

Dum e-kongreso en somero
al teatro iras Silfero;
jen vort' pri fina venko!
aplaŭdon el la benko!
sed mutas li kun malespero.

Manuel Pancorbo Castro


***
5

En milito aŭ­ en paco
kaj l' Civito kaj la kaco
rilate al miaj kojonoj,
la dua kuŝas aŭ­ staras
l' unua, kiu fiflaras,
rompas ilin je kelkonoj.

(La premion, grava tem',
organizas Ĝorĝo Silfer
kaj premias li sin mem.)

[Noto de la Respubliko: temas ne pri limeriko... sed tute ne gravas!]

Ĉar temas ja pri estetiko
postulata de l' Respubliko,
mi petas vin forgesi,
bonvolu repermesi
partoprenon per limeriko:

Mi vidis per miaj okuloj,
kvindekon, laŭ miaj kalkuloj,
sensence diskutante
ĉu agi esperante.
Jen renkontiĝo de frikuloj.

Kaj plia limeriko por la Respubliko:

El ies kap', skribil' aŭ sak'
aperis Beletra Almanak'.
Ja brava homa fako!
ek! "eguzkitarako"!
jesja! kaj "betaurrekoak"!

Farri

***

14/5/07

Rekomendo 00004 pri Oficialaj Kafejaj Lingvoj


La Oficialaj Kafejaj Lingvoj de la Esperanta Respubliko estas la flandra kaj la franca, speciale kiam la ekzilo situas en Bruselo.

6/5/07

Dokumento 00003 Ministro Camacho kaj lia sozio


Facilas distingi R-anon Camacho (Ministro pri Seksaj, Eklipsaj kaj Eksteraj Rilatoj kun la Esperanta Civito) disde lia treege simila sozio: unu trinkas citronbrandon iom pli rapide ol la alia! Tamen... kiu estas kiu? [foto de Ana Parrilla]

3/5/07

Dokumento 00002 Ministro Fernández

R-ano Miguel Fernández, Ministro pri Tujaj Buraskoj kaj Sonoraj Soloj, kartografias kaj irigacias la cistigrajn (t.e. transe abundas tigroj) landlimojn de la Esperanta Respubliko en la Ekzilo.

Kolbaseto 00001: Grandaj Venko, Triumfo kaj Atuto por la Respubliko!!!


Dana retejo mencias la Esperantan Respublikon en la Ekzilo, kio konfirmas ke esperanto estas lingvo kaj ke respubliko estas respubliko:

14/4/07

Dokumento 00001 Ministro Berveling


R-ano Gerrit Berveling, Ministro Verbi Divini et Profani, kun ostaĝo aŭ komplico.

13/4/07

Rekomendo 00001,75 pri Konstitucia Traktato


La Respubliko nepre tuj plifirmigu sian pozicion sur la Scenejo de la Monda Historio. Tial mi proponas ekverki Rekomendon nomotan Konstitucia Traktato, kies komenco esprimu ĉi tion: "La Respubliko ne nur celas esti sed efektive estas prepozicio, eventuale ankaŭ interpunkcio, de internacia juro." Mi antaŭvidas ke la estimata kolego Ministro pri Formiko-ktp-ado (kies titolon mi, prudulo, rifuzas elparoli) tuj proponos reformuli la preskribon ĉi tiel: "La Respubliko ne nur celas esti sed efektive estas rolvorteto, eventuale ankaŭ helposigno, de internacia juro". Jam nun mi sciigas, ke mi senhezite akceptos tiun novan vortumon.


Propramane subskribis:


La Ministro-Generalisimo pri Kabinetaj kaj Kabanetaj Servoj kaj Prezidantego de la Sufiĉe Alta Kortumo

Rekomendo 00001,5 pri Persono Ne Grata

gratiloj (krifoj)


gratulo


negratulo


Kalle Kniivilä estas la Unua kaj Unika oficiale deklarita Persono Ne Grata de la Esperanta Respubliko en la tuta universo. Oni insiste rekomendas al r-anoj eviti intergratadon kun tia estulo.


Rekomendo 00001 pri Legaĵoj


La Revolucia Literatura Komitato de la Esperanta Respubliko (RevLiKo-ER) rekomendas legadon de la verkoj de ĝiaj r-anoj kaj Ministroj, speciale la Fabelojn de Andersen (bonvolu ne konfuzi kun la similtitolaj Fabeloj de Silfersen).

Rekomendo 00000 pri Rekomendoj


La rekomendoj de la Esperanta Respubliko ricevas la nomon "rekomendoj", krom en la okazoj kiam ili ricevas aliajn nomojn, ekzemple "ukazoj", "onidiroj", "kolbasetoj" ktp.

12/4/07

Blazono de la Esperanta Respubliko


Blazono de la Esperanta Respubliko, ratafiita de la Sekureca Konsilio: Koraka Bovino sur Ermena Kampo en Purpura Ŝildo.
La indiko "En 23 Km" devas aperi nepre en esperanto, versio de 1887.

Lingvoj kaj Himno de la Esperanta Respubliko

La oficiala lingvo de la Esperanta Respubliko estas esperanton. Kiel duan oficialan lingvon por rilatoj kun la normala mondo, oni kaprice elektis la eŭskan. La devizo de la Esperanta Respubliko estas: “Libereco, Egaleco kaj Akuzativon!” (eŭske: “Eguzkitarako Betaurrekoak!”).


Ministroj Fernández kaj Gutiérrez kantas, esperante, La Esperon.




Fernández kaj Gutiérrez kantas, eŭske, la himnon de la Esperanta Respubliko: “Eguzkitarako Betaurrekoak!” (“Vivu la Respubliko kaj la Revoluci’!”).

Mon-Unuo de la Esperanta Respubliko


Mon-Unuo de la Esperanta Respubliko: (merluĉa) fiŝbulo.




13 fiŝbuloj = 1 kikera potaĵo



13 kikeraj potaĵoj = 1 glaseto da prunelbrando aŭ ratafio (13 glasetoj da prunelbrando aŭ ratafio = 1 kojono de Antikristo).

11/4/07

Fondiĝis la Esperanta Respubliko!


Miguel Fernández (Ministro pri Tujaj Buraskoj kaj Sonoraj Soloj) kaj Carmen Muñoz (Ministrino pri Transporto inter Madrido, Santandero kaj Katina Kaporalo).

Riitta Hämäläinen (Prezidentino de la Esperanta Respubliko kaj Ministrino pri Militaj Aferoj) kaj Jussi Liski (Boprezidento kaj Ministro pri Bemoloj kaj Betonigo).


Montserrat Martí (Ministrino pri Ratifado kaj Aliaj Likvoroj), Abel Montagut (Ministro pri Kanta Briĝo kaj Universe Famaj Arkeoj) kaj, fone, Miguel Gutiérrez (Ministro pri Sferoj Dek, Liven 10 kaj Aliaj Pseŭdonomoj).


Prezidentino Hämäläinen (fone), MKB Montagut, Antonio Valén ( Ministro pri Misvojoj, Neurĝaj Aferoj kaj Sakrado Hispanlingva, kaj Supera Veziro de la Esperanta Respubliko) kaj Jorge Camacho (Ministro pri Seksaj, Eklipsaj kaj Eksteraj Rilatoj kun la Esperanta Civito).



Hsiu-Chen Huang (Ministrino pri Buĝeto, Fisko, Financoj kaj Bakŝiŝoj) kaj Joxemari Sarasua (Ministro pri Jozefaj Potaĵoj kaj Sun-Okulvitroj).

Originala raporto:

http://www.liberafolio.org/2007/erespubliko/

Fondiĝis la Esperanta Respubliko! 2

Nuria Cano (Ministrino pri Transporto inter Bilbao, Santandero kaj Kikerlando).

Ŝtona gasto anstataŭanta la Ministron pri Saŭdado kaj Senkorpa Mistero Gonçalo Neves.


MLDAP Gutiérrez, MTBSS Fernández, Pedro Ullate (Ministro pri Amas- kaj Malamas-Loĝejoj) kaj MMNASHSV Valén voĉdonas en la Referendumo pri Blazono, Himno kaj Mon-Unuo de la Esperanta Respubliko.


Ordinara Kunsido de la Ĉambro de la Lordoj de la Esperanta Respubliko.



Eksterordinara Noktomeza Kunsido de la Plejsupera Tribunalo de la Esperanta Respubliko (sub prezido de estra r-ano).

Fondiĝis la Esperanta Respubliko! 3


Ĝenerala Asembleo de la Avangardo de la Revolucio.



Neleĝe perfida kunveno de la reakcia opozicio (alinome, “la bufoj”).

10/4/07

Prezento


De la 4-a ĝis la 7-a de aprilo, 2007, okaze de la Antaŭlasta Tutmonda Kongreso de la Ibera Skolo en Santandero, Iberujo, la Esperanta Malpopolo unuanime aprobis la fondon de la Esperanta Respubliko, por realigi la idealojn de niaj revoluciaj pioniroj. Rajtas fariĝi dumviva r-ano (respublikano) ĉiu ajn persono sen limigoj, kontraŭ pago de 130 eŭroj monate. Ni publikigas kelkajn fotojn por eternigi kaj ankri en la tempo tiel historian okazon.