Mostrando las entradas con la etiqueta respubliko. Mostrar todas las entradas
Mostrando las entradas con la etiqueta respubliko. Mostrar todas las entradas

31/7/10

Fondintaj R-anoj (Respublikanoj)



Fondintaj R-anoj (alfabet-orde):

1 Jorge Camacho, Ministro pri Seksaj, Eklipsaj kaj Eksteraj Rilatoj kun la Esperanta Civito (Dokumento 00003)
2 Nuria Cano, Ministrino pri Transporto inter Bilbao, Santandero kaj Kikerlando
3 Miguel Fernández, Ministro pri Tujaj Buraskoj kaj Sonoraj Soloj (Dokumento 00002)
4 Miguel Gutiérrez, Ministro pri Sferoj Dek, Liven 10 kaj Aliaj Pseŭdonomoj
5 Riitta Hämäläinen, Prezidentino de la Esperanta Respubliko kaj Ministrino pri Militaj Aferoj
6 Hsiu-Chen Huang, Ministrino pri Buĝeto, Fisko, Financoj kaj Bakŝiŝoj
7 Jussi Liski, Boprezidento kaj Ministro pri Bemoloj kaj Betonigo
8 Montserrat Martí, Ministrino pri Ratifado kaj Aliaj Likvoroj
9 Abel Montagut, Ministro pri Kanta Briĝo kaj Universe Famaj Arkeoj
10 Carmen Muñoz, Ministrino pri Transporto inter Madrido, Santandero kaj Katina Kaporalo
11 Gonçalo Neves, Ministro pri Saŭdado kaj Senkorpa Mistero
12 Joxemari Sarasua, Ministro pri Jozefaj Potaĵoj kaj Sun-Okulvitroj
13 Pedro Ullate, Ministro pri Amas- kaj Malamas-Loĝejoj
14 Antonio Valén, Ministro pri Misvojoj, Neurĝaj Aferoj kaj Sakrado Hispanlingva, kaj Supera Veziro de la Esperanta Respubliko


Novaj R-anoj (Respublikanoj)



Novaj R-anoj (alven-orde; bv informi pri Viaj Plena Nomo kaj Posteno):

-->
15 Bertilo Wennergren, Ministro pri Formikofikado
16 Per Aarne Fritzon, Ministro pri Fraŭdo kaj, en militaj tempoj, Grandmarŝalo
17 István Ertl, Ministro In Partibus Infidelium, Ceteris Paribus, Pro Domo kaj Postdomo
18 Steven Brewer, Ministro pri Sidado sur la Klozeto ĝis la Kruroj Endormiĝas
19 Harri Laine, Ministro-Generalisimo pri Kabinetaj kaj Kabanetaj Servoj kaj Prezidantego de la Sufiĉe Alta Kortumo
20 Reinaldo Marcelo Ferreira, Ministro pri Sinistraj, Drastaj kaj Bombastaj Aferoj
21 Bjørn A. Bojesen, Ministro pri Harfendado kaj Abortaj Rimoj
22 Karles Berga, Ministro pri Analizo de Kristnaskopapaj Esperantovortoj
23 Manuel Pancorbo Castro, Ministro Gardisto de la Vinkelo kaj Umejestro
24 Nicola Ruggiero, Ministro pri Ebria Lingvo kaj Anĝelsekso
25 Francisco Javier Moleón, Ministro pri Pandemo Nia, Pan' de Monio, Pan' Demonia kaj eĉ Pandemonio
26 Ale(jandro) Cossavella, Ministro pri L' O
27 Felip Artero i Lozano, Ministro pri Postebrioj kaj Aspirinoj
28 Kalle Kniivilä, Unua kaj Unika oficiale deklarita Persono Ne Grata de la Esperanta Respubliko en la tuta universo (Rekomendo 00001,5)
29 Yves Bellefeuille, Ministro pri Insultaj Rilatoj kun Enuesko
30 Gerrit Berveling, Ministro Verbi Divini et Profani (Dokumento 00001)
31 Christopher Zervic, Advokato Ĝenerala kaj Kanceliero de la Vetero
32 Filipo X, Ministro pri Prokrastado
33 Jevgenij (Eŭgeno) Belkin, Ministro pri Pigreco, Nenifarado kaj Enuo
34 Mehdi Martin, Metaprezidanto de l' Asocio de Asocioj kaj i.m.a. Prezidanto de Prezidantoj
35 Glebo Malcev, Ministro pri E-bruaj kaj E-briaj Aferoj
36 Valentin Melnikov, Ministro pri Kulturo kaj Malkulturo, Ĉefa Sanitaro de Arbaroj kaj Ĉefa Ekzekutisto
37 Tacuo Huĝimoto, Gubernatoro je la Ekstrem-Orienta Kolonio, precipe Japanujo, kun rezidejo en Kioto.
38 Masumi Huĝimoto, Ministrino pri la Universala Pensmetodo laŭ Mandalo
39 Jorge Luis Gutiérrez, Ministro pri -Ata/-Itaj Aferoj
40 Ralph Dumain, Ministro pri Klitorlekado
41 Federico "Goberiko" Gobbo, Ministro pri Lingvisteda Informatiklo kaj Ĥameleona Kabeuntismo
42 Miĉjo Ajnulo el Usono, Ministro pri Fikulturo kaj Aliaj Turoj
43 Toño del Barrio, Adekvate Salajrata Supersekretario de la Kvartalo
44 Herbert Mayer, Ministro por la Fosado de nia Sulko
45 Trevor Steele, Ministro pri Informado kaj Aliaj Mensogoj
46 Lucjo Tondito, Ministro pri Konsoloj de Kapitulacaj Kortumultoj
47 Jakvo Schram, Guberniestro pri Flagoj, Simboloj, Flandraj Leonoj kaj Forta Belga Biero
48 Gunnar Gällmo, Ministro pri Promesoj Neniam Plenumotaj
49 Ferriol Macip i Bonet, Ministro pri Defendo kaj Ofendo
50 Loren Mitchel, Memnomumita Alta Protektanto Kontraŭ Memnomumitaj Altaj Protektantoj Kontraŭ Altaj Protektantoj de Kongresoj, kaj Altestimata Anstataŭigita Ekzekutoto
51 Alex Humet, Ministro pri Trinkado kaj eĉ Drinkado de Vino el Bekkruĉo
52 Inge Kacman, reprezentanto de la laboristaro (tio estas, nune, nure kaj sole li mem)
53 Juan Jacobo Schmitter, Ministro pri Imprimaturoj, In-Primat-Uroj, pri Maturoj, Primaj Turoj, kaj pri Matu, Roj'. Ahoj!
54 Masakato, Ministro pri Katologoj kaj Katalogoj
55 A Giridhar Rao, Raĝo de Umado kaj Rumado
56 Andreas Künzli, Ministro pri Analizado de Stranguloj, Fuŝuloj kaj Fantaziuloj en la Esperanto-Movado
57 La unua Grafo en Esperanto, Generalisimo de la Neniecaro
58 Vera Barandovská-Frank, Ministro por Ceteraj Aferoj (Minister Rerum Ceterarum), kun rajto uzi en siaj leterpaperoj la mallongigon MRC
59 Pedro A. Hernández Úbeda, Ministro pri Onidevusfariaĵoj kaj Amassinproponado
60 Lee, Ministro pri Hundoj, Ungotondiloj kaj Teo
61 Rimon, Ministro pri Inferaj Aferoj
62 Stephan Schneider, Ministro pri Mojosa kaj Malmojosa Frimozado
63 Gunnar R., Ministro pri Forfikuloj
64 Razeno, nur popolano, volanta diligente labori kaj pagi impostojn
65 Rafmagon, Funkciulo pri Perloj, Di-ari-mantoj kaj Aliaj Vomigaj Juveloj
66 Aleksks, Ministro pri Eksteraj Rilatoj kun la Ĵedaja Ordeno kaj la Malhela Flanko de la Forto, kaj Fakdelegito pri Misuzoj de Lumsabro
67 Pascal Blondiau ,
-->Ŝtatsekretariestro pri la Polvo sub la Mebloj
68 Antonio la Filozofo, Ambasadoro ĉe Bervalo kaj Interpretisto ĉe la princolando Seborga ("kiu estas en mia regiono").
69 László Vizi (Ladislao Vizi), Ministro de Primitivaj Brutoj ("iu mia kara samideano nomis min primitiva bruto, kaj la titolo ekplaĉis al mi").

25/7/09

la unua MK en Kadizo

De la 16a ĝis la 19a de julio 2009 okazis en Kadizo (Andaluzujo, Hispanujo) la unua MK (Monda Kongreso) de la Esperanta Respubliko.




Hsiu-Chen Huang (Ministrino pri Buĝeto, Fisko, Financoj kaj Bakŝiŝoj) kaj Riitta Hämäläinen (Prezidentino de la Esperanta Respubliko kaj Ministrino pri Militaj Aferoj) pripensas solvon por la eksterordinara situacio de polpoj en garaĝoj.




Jussi Liski (Boprezidento kaj Ministro pri Bemoloj kaj Betonigo) kaj Jorge Camacho (Ministro pri Seksaj, Eklipsaj kaj Eksteraj Rilatoj kun la Esperanta Civito) plene analizas kaj ilustras la sekvojn de unusemajna striko de islandaj kaktoj.


Prepare al la MK, de la 2a ĝis la 5a de julio 2009 okazis en Malago la unua AMK (AntaŭMondKongreso). Jen ĝia NAK (neloka AMoKa komitato), Miguel Gutiérrez, Ministro pri Sferoj Dek, Liven 10 kaj Aliaj Pseŭdonomoj.

Pliaj informoj pri la unua AMK ĉe:

http://jorgecice.blogspot.com/2009/07/kiel-mi-malkongresis.html

18/3/09

rilatoj kun Seborgo

István Ertl, kadre de la plenumado de siaj devoj kiel Ministro In Partibus Infidelium, Ceteris Paribus, Pro Domo kaj Postdomo, proponas ke nia Respubliko senprokraste starigu diplomatiajn rilatojn kun:

La Registaro de la Antikva Princujo Seborga, kaj kun Lia Treminda Moŝto Princo Giorgio la Unua:



22/10/08

sciigo de la Ministro Ertl

István Ertl, kadre de la plenumado de siaj devoj kiel Ministro In Partibus Infidelium, Ceteris Paribus, Pro Domo kaj Postdomo sciigas:

"1. Laŭ informo de mia belga kolego kunministra, la reĝo de Belgoj hodiaŭ abdikis. Flandrujo sendependiĝas. Valonujo sendependiĝas. Bruselo sendependiĝas. La cetero de la lando petas aliĝon al nia Respubliko. Vd. bildon ("cetero.de.belgujo"):


2. Post la disfalo de la Centra Oficejo, dokumentita en la prarespublikisma verko "La Postdomo"*, la Estraro de UEA decidis konstrui novan CO sur Tereno Aspremont. Vd. bildon ("aspremont")
:


3. La Akademio de Esperanto, por finofare decidi la "io/ujo"-diskuton, decidis observi konkretan terpecon dum signifa daŭro. Fine de la daŭro, oni konstatos ĉu ĝi iĝis io aŭ ujo. Vd. bildon ("ujo.io")
:


4. Antaŭvide al sia forpaso, la t.n. Civito establis la limojn de sia planata cenotafejo. Vd. bildon ("cenotafejo"):

3/10/07

Ljubomir Trifonĉovski, Nobel-Premio pri Matematiko





Ljubomir Trifonĉovski estas provizore la sola kandidato de la Esperanta Respubliko por la Nobel-Premio pri Matematiko.




Kandidato(j) + Noto + Meritoj

Ljubomir Trifonĉovski
6 / 237 / 83 / 5007 = (sume) 5333
http://esperantio.net/index.php?id=425

Por kalkuli, kiom influa(j) estas li kaj alia(j) kandidato(j) en la historio de la esperanto-matematiko, donu noton de 1 al 1.000.000, laŭ la sinsekvo: matene / tagmeze / vespere / nokte.





3/9/07

La Esperanta Ĉifito

Multaj esperantanoj kaj esperantuloj jam aŭdis paroli pri la t.n. Esperanta Ĉifito. Lia identeco restadis longe mistera, enigma eĉ, al ĉiuj. Fine la spionaj servoj de la Esperanta Respubliko sukcesis akiri foton de nia plej fervora malamiko. Jen li: la Esperanta Ĉifito!!!


***

Kontraŭ Ĉifito kaj ĉiu malbonulo jen kapitan' verdulo!:

http://homepage.mac.com/farri/.Pictures/kapitanverdulo.png

La homaro dank' al lipovas dormi en harmoni' (ankaŭ protektas la Fundamenton)

[Farri]

***

1/9/07

Jen la premia neologismo kaj la LiMERIKaj premiitoj

La respondeca R-ano decidis doni la LiMERIKan premion al ĉiuj partoprenintoj en la konkurso. La premiitoj rajtas verki (kaj publikigi ĉi-bloge) la unuajn frazojn en la historio de la respublika lingvo esperanto uzantajn la sekvan, premian neologismon:

kamund'i: (ntr.) grati al si la dekstran orelon per la liva mano aŭ inverse [el la ĉina kang kaj la angla maundy, kun tute aliaj kaj apartaj signifoj].

Ekzemploj:

Ĉu kamundi aŭ ne kamundi, – tiel staras nun la demando. [Jorge]

***

Mi kiel premiito tuj uzas la rajton uzi la neologismon en frazo, kiu klare montras la limigojn de la neologismo: Karulino, mi volonte kamundus vin, sed ĉar ĝi estas netransitiva... [Francisco Javier Moleón] [Noto de la Respubliko: similajn limigojn havas la netransitivaj (t.e. senobjektaj) verboj "danci", "terni", "kabei"...]


Via belo, kara, logas profunde
kaj mi vin ja volas tuŝi kamunde.
Sed respublika verdikto:
“kamundi vin” estas delikto!
Tial kamundu vi mem abunde.

[FJM]


***

Jen mia unua uzo de mia gajnata neologismo: Mia tajloro estas riĉa kaj kamundas. Por ke ĝi estu en la unua leciono de esperanto ;-)


[Manolo]

***


Iam ŝi lian koron vundis
kaj ŝajne la vundo profundis.
Kiam vidis lin virin'
kaj klopodis flirti lin,
nervoze senĉese kamundis.

[Farri]

***


Moleón, mi vin petas kredi
ke ja Respublik' devas cedi
kamundon permesi,
ĉar ne eblas ĉesi
kamundi, samkiel oscedi.

[Farri]

***




Averto: simile al la verbo "oscedi", povus okazi ke ankaŭ la vorto "kamundi" nerimarkate kaŭzus en la leganto aŭ uzanto la fenomenon kiun la vorto mem priskribas.

27/8/07

LiMERIKo (plu!) kaj informo pri la premio

Mi amis ŝin brute, pasie –
kaj nun ŝin plu trovas nenie.
Ĉu eble forkuris?
Sen hont’ MIN forĵuris!?
Di’ volas, mi traktu ŝin – fie.

Eskapi mi povis, ho Dio,
de l’ naŭza forfuĝi bestio!
Sed nervoj min ronĝas,
en timon mi plonĝas:
kaptinte li traktos – kun fio.

Epilogo: Ĵurnalinformo: "Edzino buĉ-murdita de la edzo". Kaj ĉi tio milfoje kaj milloke.

Francisco Javier Moleón

***

Dum kreskas ĉe l' lim' eriko
jen okazas rime liko
simile poemaron
de Meva Maron.
Ĉu ni nomu ĝin limeriko?

Jorge



***
La premio de la Unua LiMERIKo estos unu neologismo, aparte kreenda por la gajninto. Tamen restas ankoraŭ decidi pri la ĵurio kaj la senata proceduro (fakte sen -ata kaj sen -ita).

***

Jen plia gut' limerika!:


Post granda alvoko publika,
kunvenas la rondo por-fika.
Haŭt-pluko efika,
ekscit' umbilika,
l' afer' ekfariĝas pub-lika!

Manolo

***

Sekvas ne limeriko, sed... liriko:


SIMBOLO

Peco de nokto
falis
ĉielo pli helas
ĉambro plenas je kisoj
en flugiloj de nokto
vento kantas
per viaj lipoj
pri ... tio ...
kion oni ne povas skribi
kaj elparoli
aŭskultante melodion
mi endormas
... sed daŭre sen vi

Princo

***

Kaj ankoraŭ plia :-D

Min ĝenas en pubo jukŝiroj,
min regas ve! grataj altiroj,
ĉu pikis min kuloj?
ĉu ronĝas min puloj?
Ne! Temas pri plago de ftiroj...

Manuel Pancorbo (aŭ Manolo)

***







6/8/07

Bonvenon al la unua LiMERIKo!

Bonvenon al la unua Literature Modesta Esperant-Respublike Internacia Konkurseto!
Unue verku kaj poste aldonu limerikon al jena blogero. Se vi ne scias kio estas limeriko, mendu pivon, Parnasan Gvidlibron ktp kaj eklernu iom da poetiko!
Pri premioj oni anoncos iam poste...

1

En luksa hotel' jokohama
kongresas geparo seks-ama:
preferindas milito
sen ripoz' sur la lito
ol la paca programo ĉiama.

2

Japanino surgrimpis Fuĵion
por renkonti la plej veran sion.
Krom doloraj muskoloj
kaj grupeto da poloj
sur la pinto ŝi trovis nenion.

Jorge Camacho

***

3

Audiĝis ennokte muĝsono,
mi vidis hundegon kun krono.
Mi estas miopa
kaj ne niktalopa...
Ĝi fakte ja estis leono!

Francisco Javier Moleón

***

4

Dum e-kongreso en somero
al teatro iras Silfero;
jen vort' pri fina venko!
aplaŭdon el la benko!
sed mutas li kun malespero.

Manuel Pancorbo Castro


***
5

En milito aŭ­ en paco
kaj l' Civito kaj la kaco
rilate al miaj kojonoj,
la dua kuŝas aŭ­ staras
l' unua, kiu fiflaras,
rompas ilin je kelkonoj.

(La premion, grava tem',
organizas Ĝorĝo Silfer
kaj premias li sin mem.)

[Noto de la Respubliko: temas ne pri limeriko... sed tute ne gravas!]

Ĉar temas ja pri estetiko
postulata de l' Respubliko,
mi petas vin forgesi,
bonvolu repermesi
partoprenon per limeriko:

Mi vidis per miaj okuloj,
kvindekon, laŭ miaj kalkuloj,
sensence diskutante
ĉu agi esperante.
Jen renkontiĝo de frikuloj.

Kaj plia limeriko por la Respubliko:

El ies kap', skribil' aŭ sak'
aperis Beletra Almanak'.
Ja brava homa fako!
ek! "eguzkitarako"!
jesja! kaj "betaurrekoak"!

Farri

***

3/5/07

Kolbaseto 00001: Grandaj Venko, Triumfo kaj Atuto por la Respubliko!!!


Dana retejo mencias la Esperantan Respublikon en la Ekzilo, kio konfirmas ke esperanto estas lingvo kaj ke respubliko estas respubliko:

13/4/07

Rekomendo 00001,75 pri Konstitucia Traktato


La Respubliko nepre tuj plifirmigu sian pozicion sur la Scenejo de la Monda Historio. Tial mi proponas ekverki Rekomendon nomotan Konstitucia Traktato, kies komenco esprimu ĉi tion: "La Respubliko ne nur celas esti sed efektive estas prepozicio, eventuale ankaŭ interpunkcio, de internacia juro." Mi antaŭvidas ke la estimata kolego Ministro pri Formiko-ktp-ado (kies titolon mi, prudulo, rifuzas elparoli) tuj proponos reformuli la preskribon ĉi tiel: "La Respubliko ne nur celas esti sed efektive estas rolvorteto, eventuale ankaŭ helposigno, de internacia juro". Jam nun mi sciigas, ke mi senhezite akceptos tiun novan vortumon.


Propramane subskribis:


La Ministro-Generalisimo pri Kabinetaj kaj Kabanetaj Servoj kaj Prezidantego de la Sufiĉe Alta Kortumo

12/4/07

Blazono de la Esperanta Respubliko


Blazono de la Esperanta Respubliko, ratafiita de la Sekureca Konsilio: Koraka Bovino sur Ermena Kampo en Purpura Ŝildo.
La indiko "En 23 Km" devas aperi nepre en esperanto, versio de 1887.

11/4/07

Fondiĝis la Esperanta Respubliko!


Miguel Fernández (Ministro pri Tujaj Buraskoj kaj Sonoraj Soloj) kaj Carmen Muñoz (Ministrino pri Transporto inter Madrido, Santandero kaj Katina Kaporalo).

Riitta Hämäläinen (Prezidentino de la Esperanta Respubliko kaj Ministrino pri Militaj Aferoj) kaj Jussi Liski (Boprezidento kaj Ministro pri Bemoloj kaj Betonigo).


Montserrat Martí (Ministrino pri Ratifado kaj Aliaj Likvoroj), Abel Montagut (Ministro pri Kanta Briĝo kaj Universe Famaj Arkeoj) kaj, fone, Miguel Gutiérrez (Ministro pri Sferoj Dek, Liven 10 kaj Aliaj Pseŭdonomoj).


Prezidentino Hämäläinen (fone), MKB Montagut, Antonio Valén ( Ministro pri Misvojoj, Neurĝaj Aferoj kaj Sakrado Hispanlingva, kaj Supera Veziro de la Esperanta Respubliko) kaj Jorge Camacho (Ministro pri Seksaj, Eklipsaj kaj Eksteraj Rilatoj kun la Esperanta Civito).



Hsiu-Chen Huang (Ministrino pri Buĝeto, Fisko, Financoj kaj Bakŝiŝoj) kaj Joxemari Sarasua (Ministro pri Jozefaj Potaĵoj kaj Sun-Okulvitroj).

Originala raporto:

http://www.liberafolio.org/2007/erespubliko/

Fondiĝis la Esperanta Respubliko! 2

Nuria Cano (Ministrino pri Transporto inter Bilbao, Santandero kaj Kikerlando).

Ŝtona gasto anstataŭanta la Ministron pri Saŭdado kaj Senkorpa Mistero Gonçalo Neves.


MLDAP Gutiérrez, MTBSS Fernández, Pedro Ullate (Ministro pri Amas- kaj Malamas-Loĝejoj) kaj MMNASHSV Valén voĉdonas en la Referendumo pri Blazono, Himno kaj Mon-Unuo de la Esperanta Respubliko.


Ordinara Kunsido de la Ĉambro de la Lordoj de la Esperanta Respubliko.



Eksterordinara Noktomeza Kunsido de la Plejsupera Tribunalo de la Esperanta Respubliko (sub prezido de estra r-ano).

Fondiĝis la Esperanta Respubliko! 3


Ĝenerala Asembleo de la Avangardo de la Revolucio.



Neleĝe perfida kunveno de la reakcia opozicio (alinome, “la bufoj”).

10/4/07

Prezento


De la 4-a ĝis la 7-a de aprilo, 2007, okaze de la Antaŭlasta Tutmonda Kongreso de la Ibera Skolo en Santandero, Iberujo, la Esperanta Malpopolo unuanime aprobis la fondon de la Esperanta Respubliko, por realigi la idealojn de niaj revoluciaj pioniroj. Rajtas fariĝi dumviva r-ano (respublikano) ĉiu ajn persono sen limigoj, kontraŭ pago de 130 eŭroj monate. Ni publikigas kelkajn fotojn por eternigi kaj ankri en la tempo tiel historian okazon.