Mostrando entradas con la etiqueta rekomendo. Mostrar todas las entradas
Mostrando entradas con la etiqueta rekomendo. Mostrar todas las entradas

18/3/09

rilatoj kun Seborgo

István Ertl, kadre de la plenumado de siaj devoj kiel Ministro In Partibus Infidelium, Ceteris Paribus, Pro Domo kaj Postdomo, proponas ke nia Respubliko senprokraste starigu diplomatiajn rilatojn kun:

La Registaro de la Antikva Princujo Seborga, kaj kun Lia Treminda Moŝto Princo Giorgio la Unua:



14/4/08

Rekomendo 00002 pri Festotago (14a de aprilo)

La Oficiala Festotago de la Esperanta Respubliko (en la ekzilo) estas la 14a de aprilo, omaĝe al la Dua Hispana Respubliko (1931-1939), sen ajna rilato kun la mortotagoj de Zamenhof, Lincoln, Titaniko kaj aliaj pioniroj.

14/5/07

Rekomendo 00004 pri Oficialaj Kafejaj Lingvoj


La Oficialaj Kafejaj Lingvoj de la Esperanta Respubliko estas la flandra kaj la franca, speciale kiam la ekzilo situas en Bruselo.

13/4/07

Rekomendo 00001,75 pri Konstitucia Traktato


La Respubliko nepre tuj plifirmigu sian pozicion sur la Scenejo de la Monda Historio. Tial mi proponas ekverki Rekomendon nomotan Konstitucia Traktato, kies komenco esprimu ĉi tion: "La Respubliko ne nur celas esti sed efektive estas prepozicio, eventuale ankaŭ interpunkcio, de internacia juro." Mi antaŭvidas ke la estimata kolego Ministro pri Formiko-ktp-ado (kies titolon mi, prudulo, rifuzas elparoli) tuj proponos reformuli la preskribon ĉi tiel: "La Respubliko ne nur celas esti sed efektive estas rolvorteto, eventuale ankaŭ helposigno, de internacia juro". Jam nun mi sciigas, ke mi senhezite akceptos tiun novan vortumon.


Propramane subskribis:


La Ministro-Generalisimo pri Kabinetaj kaj Kabanetaj Servoj kaj Prezidantego de la Sufiĉe Alta Kortumo

Rekomendo 00001,5 pri Persono Ne Grata

gratiloj (krifoj)


gratulo


negratulo


Kalle Kniivilä estas la Unua kaj Unika oficiale deklarita Persono Ne Grata de la Esperanta Respubliko en la tuta universo. Oni insiste rekomendas al r-anoj eviti intergratadon kun tia estulo.


Rekomendo 00001 pri Legaĵoj


La Revolucia Literatura Komitato de la Esperanta Respubliko (RevLiKo-ER) rekomendas legadon de la verkoj de ĝiaj r-anoj kaj Ministroj, speciale la Fabelojn de Andersen (bonvolu ne konfuzi kun la similtitolaj Fabeloj de Silfersen).

Rekomendo 00000 pri Rekomendoj


La rekomendoj de la Esperanta Respubliko ricevas la nomon "rekomendoj", krom en la okazoj kiam ili ricevas aliajn nomojn, ekzemple "ukazoj", "onidiroj", "kolbasetoj" ktp.

12/4/07

Lingvoj kaj Himno de la Esperanta Respubliko

La oficiala lingvo de la Esperanta Respubliko estas esperanton. Kiel duan oficialan lingvon por rilatoj kun la normala mondo, oni kaprice elektis la eŭskan. La devizo de la Esperanta Respubliko estas: “Libereco, Egaleco kaj Akuzativon!” (eŭske: “Eguzkitarako Betaurrekoak!”).


Ministroj Fernández kaj Gutiérrez kantas, esperante, La Esperon.




Fernández kaj Gutiérrez kantas, eŭske, la himnon de la Esperanta Respubliko: “Eguzkitarako Betaurrekoak!” (“Vivu la Respubliko kaj la Revoluci’!”).